Narspi (enhavo) Vespero antaũ Ŝĉimeko Sonorante akvo fluas
En la alta defluil’.
Kiam lumas l’sun’, ĉe akvo
Estas arĝenteca bril’.
En tuĥja
15 arĝent-monera
Prenas akvon belulin’.
La ĉevalon trinkigante
Flav-junul’
16 parolas ŝin.
Ene de la blank-saliko
Gajan kanton kantas bird’.
Sed junul’ malgajajn vortojn
Diras al Narspi kun fid’:
“Kara mia, ĉu feliĉon
Tute plu ne havos mi?
Ĉu al fremda tero vere
Kun diabl’ veturos vi?
Via patro estas riĉa,
Aĥ, ne estos jam feliĉ’!
De malriĉa hom’ turniĝas
Via patro pro la riĉ’”.
“Ho, Setner’, ne diru tiel.
Ĉu riĉeco estas pun’?
Kien povas mi forkuri
De gepatroj riĉaj nun?
La gepatroj estas stultaj…
Ne pri tio diru vi.
Diru vi pli bone, kion
Fari en situaci’?
Kiam estos sunsubiro,
Edziĝfest’ okazos ja,
Edziĝfesto estos mia
Kun riĉul’ el Ĥuĵalga.
Oni diras, tre kruela
Estas nia malamik’.
Kien iri, kion fari?
Bezonatas la eksplik’…
Vivis mi por vi, Setnero,
Mi tre forte amis vin.
Tamen donis tiun tagon
Al mi, juna, la destin’”.
“Ĉe mi estas nura kapo,
L’koro, preta por batal’,
La patrino, jam maljuna,
Kiel urhamaĥ’, ĉeval’.
Kara pli ol ili ĉiuj
Estas vi, la amatin’.
Sed aperis malamiko,
Forprenanta karan vin.
Por mortigi malamikon
Fortajn brakojn havas mi.
Sed, se mi lin kadavrigos,
Estos mond’ kruela pli.
Se vi havus la deziron,
Sur ĉevalon mian vin
Mi sidigus, kaj tre foren
Ni forrajdus, amatin’”.
– Oj, Setner’, revenu hejmen,
Iras al la font’ virin’…
Se mi povus, mi parolus
Kun amato nur, sen fin’…
“Ne forgesu mizerulon
Kaj adiaũ, Narspi!”
La ĉevalo saltis, kuris
Flanken de domet’ de li.
Kaj Narspi rigardis triste
Al Setnero, la amat’,
Dume li ne malaperis,
Kun malĝojo kaj kompat’.
“Aĥ, adiaũ, estu sana,
Kiel mi forgesos vin?
Ĉu sen am’ en fremda tero
Vivi estas la destin’?”.
– Kial vi, Narspi, malgajas?
Ĉu maljunas la fianĉ’?
Ĉu malmultas la donacoj? -
Ĉiu vorto – kiel tranĉ’…
Sed Narspi nur prenis akvon,
Kaj foriris hejmen ŝi.
Hejme tuj ŝi ekplorĝemis
En malgaj’ kaj frustaci’.
En la dom’ nenial grumblas,
Sakras eĉ maljunulin’.
Miheder’ riparas ĉaron,
Jam proksime estas fin’.
Kvankam estas li maljuna,
Li laboras per hakil’;
Por filino sia penas,
Estos por la nupt’ util’.
“Ĝisatendis mi la tagon,
Zorgis ŝin de infanaĝ’.
La laboro estas lasta,
L’ĉaro pretas por vojaĝ’.
Nun ŝi iĝis junulino –
Bezonatas riĉa edz’.
Jen la edzon ni eltrovis,
Pretas l’ĉar’ de alta prez’.
Kaj alvenis fest’ – Ŝĉimeko,
Estas temp’ por geedziĝ’.
Ni komencu, kiam venos
Samaĝuloj kun prestiĝ’”.
En la dom’ de Mihedero
Staras jam bier-barel’.
Kaj vilaĝaj geparencoj
Scias, ke plenegas kel’.
En du grandaj varmaj fornoj
Estas de manĝaĵ’ vapor’.
Kaj vilaĝaj geparencoj
Estas nun en bonhumor’.
Rebonigas muzikisto
La vezikon
17 por vesper’.
Kaj vilaĝaj junaj viroj
Kvazaũ dancas sur la ter’.
Atendante grandan nupton,
Ĉiuj kuras en la dom’.
Sed neniu eĉ rimarkas
Triston de malĝoja hom’.
Kaj Narspi oleas blinojn
En somera kuirej’,
Rememoras la svatadon,
Tristas sole en la ej’:
“De post foraj sep fremdlandoj
Venis svati min fremdul’.
Svatis flavan junulinon
Al fremdlanda li riĉul’.
Petis patron kaj patrinon
Mi ne hasti kun la far’,
Unu solan filineton
Gardi dum almenaũ jar’.
Sed gepatroj ebrietaj
Tute ne aũskultis min,
Pro la mono ne ekkonis
La animon de l’filin’”.
La anim’ de maljunulo
Tre malmildas, kun ego’.
La anim’ de junulino
Estas mola, milda tro.
Se l’animo estus birda,
Estus plor’ kaj rid’ en ĝi.
Se ŝi havus bird-flugilojn,
Tuj forflugus foren ŝi.
L’sun subiris post arbaron,
Estis ruĝa, granda ĝi.
Demontiĝis la brutaro
Brua al vilaĝ’ Silbi.
La bovinojn junulinoj
Pelas per vigliga kri’;
Kaj post ili ruzaj bravaj
Knaboj kuras kun pasi’.
Unu homo ien kuras;
Muĝas vee bunt-bovin’;
Stulta porko laũte ŝrikas
Por la tuta strat’ sen fin’.
Laũ la strato post brutaro
Polvo pendas en aer’.
En la polv’ maljunulino
Iras ien kun bier’.
Ŝi apenaũ paŝas, tamen
Iras drinki sen persvad’.
Ho, penige estas porti!
Ho, facilas ja drinkad’!
Tiel samaĝulojn vokas
La maljuna Miheder’:
Estas ja edzino lia
Tiu ino kun bier’.
Ŝi alvenas samaĝulojn
Kun bier’, en festa vest’,
Drinkigante per biero
Vokas ĉiujn al la fest’:
– Niaj karaj geparencoj!
Ĉu vi ja honoras nin?
Ni filinon edzinigas.
Ĉu vi venos kun edzin’?
– Dankon, kara! Jes, ni venos.
Eĉ ne dubu, venos ni!
Venos nepre, se ni certe
Estos sanaj, dank’ al di’! –
Ŝi vilaĝon ĉirkaũiris,
Venis nokto al la val’.
Ŝi klopodas jam en hejmo,
Pretas pano jam kaj sal’.
Daŭrigota… Klarigoj de la tradukinto: 15 Tuĥja (тухья) estas ĉuvaŝa fraũlina kapvesto, kovrita per arĝentaj moneroj kaj perloj. Ĝi, diference de edzina kapvesto (ĥuŝpu), havas pinton (el perloj). Ĉuvaŝaj knabinoj komencadis surhavi tuĥja-on en 10-12 jarojn, sed knabinaj kapvestoj estis ornamitaj plejparte per perloj. Ĉuvaŝoj diras: “Tuĥja estas fiereco, beleco kaj mistero de ĉuvaŝa fraũlino”.
16 Flava junulo (сарă каччă) – tiel ĉuvaŝoj nomis belajn junulojn, do tio signifas “belulo” (simile al “flava junulino”, kiel ĉuvaŝoj nomis belulinojn).
17 Veziko (ŝobor – шăпăр) estas ĉuvaŝa popola muzikilo (blovtubeto surbaze de bova veziko). Kutime oni ludis vezikon dum edziĝfestoj.
Tradukis Sergej Tiĥonov
15-25.04.2008, Ĉeboksaro